Skip to content

bpeel/prevodb

Folders and files

NameName
Last commit message
Last commit date

Latest commit

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Repository files navigation

PReVo

PReVo estas portebla versio de la Reta Vortaro. Ĝi estas kaj aplikaĵo por Androjdaj telefonoj, kaj programo por la terminalo en Linukso. Ĉi tiu deponejo estas la Linuksa parto kaj la ilo por krei la datumbazon por ambaŭ partoj. La Androjda programo troviĝas ĉi tie:

http://www.busydoingnothing.co.uk/prevo/

La Reta Vortaro mem troviĝas ĉi tie:

http://purl.org/net/voko/revo

Kiel kompili la programon

Unue oni devas kloni la deponejon jene:

git clone https://github.com/bpeel/prevodb.git

PReVo uzas autoconf same kiel multaj aliaj programoj. Tial oni povas simple kompili ĝin per la jenaj komandoj. Verŝajne vi volos instali ĝin al loko en via hejmdosiero, kaj tial vi povos uzi la agordilon --prefix:

./autogen.sh --prefix=$HOME
make -j
make install

Nun la programo estas instalita ĉe $HOME/bin. Kutime tio estas en la serĉvojo por programoj en normalaj instaloj de Linukso do vi povas simple tajpi ‘prevo’ por startigi ĝin. Tamen unue oni bezonas la datumbazon. La pakaĵo inkluzivas duan programon por munti ĝin. Tio bezonas la fontodosierojn de la Reta Vortaro. Vi povas trovi tiujn en la jena deponejo:

https://github.com/revuloj/revo-fonto

Vi ankaŭ bezonas la deponejon “voko-grundo” kiu enhavas kelkajn bazajn dosierojn por agordi la datumbazon. Vi povas kopii ambaŭ deponejojn per la jenaj komandoj:

git clone https://github.com/revuloj/revo-fonto.git
git clone https://github.com/revuloj/voko-grundo.git

Nun vi povas krei la datumbazon per la jenaj komandoj:

mkdir -p ~/.local/share/prevo
prevodb -s -i revo-fonto -i voko-grundo -o ~/.local/share/prevo/prevo.db

Tio postulas iom da tempo kaj ĝi verŝajne plendos pri kelkaj eraroj. Tiuj kutime estas ignoreblaj.

Nun vi povas serĉi en la vortaro tajpante prevo <vorto>. Ekzemple:

prevo terpomo

Se vi volas serĉi en alia lingvo, vi povas unue tajpi la kodon por tiu lingvo. Ekzemple:

prevo en potato

Kompletigo en Bash

PReVo ankaŭ subtenas kompletigon en Bash. Ekzemple vi povas tajpi nur prevo terp kaj premi ‘tab’ dufoje kaj ĝi montros la liston de kompletigoj:

$ prevo terp<TAB><TAB>
terparto      terpeno       terpomfingro  terpomujo
terpeco       terpinto      terpomfloko   terpoto
terpeĉo       terpiro       terpomo

Por ebligi tion, oni devas unue inkluzivi unu dosieron en Bash. Tio eblas per:

source src/prevo-completion

Por ne devi tajpi tion ĉiufoje, vi povas kopii tiun skripton al malloka dosierujo ĉi tiel:

sudo cp src/prevo-completion /etc/bash_completion.d/

Tiel ĝi automate inkluzivos la kodon kiam oni ekkompletigas ion kio komenciĝas per prevo.

About

Ilo por krei la datumbazon de PReVo

Resources

License

Stars

Watchers

Forks

Packages

No packages published

Languages